La Luno Rakontas

2006-04-19

RAKONTO: Joĉjo kaj la Pikroko

Joĉjo kaj la Pikroko

Joĉjo vivis en la vilaĝo kie la valo renkontis la grandan ebenaĵon. Lia patro estis ĉarpentisto, bona ĉarpentisto, kiu konstruis la ĉarpentojn de ĉiuj novaj domoj de la vilaĝo. Lia patrino estis sorĉistino, bona sorĉistino, kiu helpis la ĝardenojn de la vilaĝo kreskigi sanajn terpomojn kaj sukajn persikojn.

Joĉjo lernis la ĉarpentistan metion kun sia patro, sed li ne estis bona ĉarpentista lernanto. Li ankau lernis la sorĉistan metion kun sia patrino, sed li ne estis bona sorĉista lernanto. Liaj gepatroj estis paciencaj kun li, sed li ne lernis bone. Li forgesis alporti la martelon kiam bezonatis, li forgesis kunmiksi la tiliajn florojn en la kuracan pocion.

Joĉjo havis grandan problemon: lia menso estis ĉiam okupata pensante pri la terura Pikroko de la montaro. Ĉar kiam Joĉjo naskiĝis, la Pikroko, kiu restis trankvila dum jaroj, venis ĉirkaŭvagi la vilaĝon, plian fojon. Kaj la magio de lia patrino ne povis fari ion kontraŭ tiu malbeno.

Iun nokton, vekiĝinte el kutima koŝmaro, Joĉjo decidis ke li iros en la montaron por serĉi la Pikrokon kaj peti de ĝi lasi lin en paco. Antaŭ tagiĝo Joĉjo preparis sian dorsosakon kun lana kovrilo, kaj lasis mesaĝeton sur la tablo:

Karaj Gepatroj,
Mi revenos kiam mi venkos la Pikrokon.
Fidu je mi.

Kaj li silente eliris en la malvarma tagiĝa lumo kaj paŝadis laŭ la rivero de la valo, supren direkte al la montaro. La suno leviĝis kiam li atingis la grandan kverkon ĉe kiu li foje venis kun sia patrino kiam ili plukis kuracajn herbojn.

Joĉjo haltis antaŭ la arbego kaj demandis ĝin: «Ĉu vi iam vidis la Pikrokon, Kverko forta?» La kverko agitis siajn branĉojn en la matena venteto de la valo, kaj Joĉjo aŭdis murmuron: «Malofte la monstro malsuprenvenas, sed ĉiam mi povas senti la amaran atakon de ĝia rabio. Ne serĉu ĝin, ĉar ĝi serĉas vin.»

«Ĝi jam trovis min...» suspiris Joĉjo, kaj daŭrigis sian iradon. La grundo pli kaj pli deklivis supren, kaj la penado kaj la matena suno komencis varmigi Joĉjon tiel ke li plonĝis la kapon en la malvarmeta rivero. Kiam li relevis la kapon, li vidis ombron moviĝi malantaŭ la arbustoj ĉe la alia bordo de la rivero.

Joĉjo neniam vidis la Pikrokon, sed en liaj premsonĝoj estis grandega besto kun pikiloj sur la kapo, la dorso kaj la vosto. Kaj ĝi havis dentojn pli longaj ol la fingroj de Joĉjo. La moviĝa ombro estis malgranda, ne povis esti la Pikroko... Joĉjo rekomencis paŝadi, gvantante la veprojn ĉirkaŭ si.

Ĉe tagmezo, la rivero estis pli mallarĝa, kaj kaskadis foje kun forta bruo. Laŭ la vojo Joĉjo plukis prunojn de grandaj prunarboj, kaj sovaĝaj framboj, kaj ĉe tagmezo paŭzetis por manĝi.

Kiam Joĉjo atingis la finon de la valo, li ekestis sur alta ebenaĵo batata de malvarma vento kie la suno frapis dure. Ĉie ĉirkaŭe leviĝis la altaj montoj, bluaj en la distanco, kaj sur kelkaj suproj brilis blanka neĝo. Joĉjo rigardis kun rondaj okuloj, timigita. «Nun mi devas pluiri.» li diris, kaj ekpaŝis.

(...)

La sekvo estos en la venonta numero de La Luno Rakontas

Verkis kaj desegnis Leo

1 Comments:

  • Estimata Norman, dankon pro via mesagxo...mirigas min kiel rapide la reto disdonas la informojn :)
    fakte ni ekas la duan numeron per la blogo cxar la html estas iom peza laboro.
    Eble, se vi havas taugan hajkon por infanoj ( rakonton...) vi estos tre bonvena eniri kiel kolaboranto.
    Amike, LUNO

    By Blogger María, at 14/5/06 20:03  

Post a Comment

<< Home