La Luno Rakontas

2007-03-15

KOLOROJ

Post legi la nomon de la koloroj, chu vi povas diri la kolorojn de la sekvaj elementoj?
tomato suno herbo maro cherizo banano negho

2007-02-09

Partopreni en kongresoj

16 - 20. majo
Berlina Arbara Renkontiĝo, BARO en Bad Münder inter Hannover kaj Hameln, Germanio. En la arbaro, tial ideala por familioj kun etaj infanoj. Inf.: Andi Münchow, Oberstraße 15, DE-30167 Hannover, Germanio. Inf: DL8oap(ĉe)gmx.net

6 - 9. septembro
Berlina Arbara Renkontiĝo, BARO en Bad Münder inter Hannover kaj Hameln, Germanio. En la arbaro, tial ideala por familioj kun etaj infanoj. Inf.: Andi Münchow, Oberstraße 15, DE-30167 Hannover, Germanio. Inf: DL8oap(ĉe)gmx.net

Amikeco


19 - 25. februaro
SEMAJNO DE INTERNACIA AMIKECO.

bela semajno, cxu ne?

2006-12-23

KOLORIGU

Klaku, printu kaj kolorigu.

FELICXAN KRISTNASKON


FELICXAN KRISTNASKON AL VI ...
GXUU LA FESTOJN KAJ DEZIRU
PACON POR CXIUJ HOMOJ DE LA TERO

2006-10-10

RECIKLADO

Kio estas Recikli? Cxiujare akumuligxas tunoj da rubajxo en la naturo, en nia cxirkauxo. Per la proceso de reciklado oni ne misuzas la naturajn resursojn kaj bremsas la poluon de la naturo reutiligante la ne plu uzatajn konsumproduktojn.
Per reciklado ni povas atingi ke la kvanto da rubujxo estu minimuma tio estas malpli da kontaminaj elementoj en la natura medio (en la oceanoj kaj riveroj, en la aero...) cxio cxi bezonataj por la vivo.

Ekzemploj :
a. se oni re-uzas vitron oni sxparas pli ol 40 % da energio.

b. reakiri 2 tunojn da plastiko egalas sxpari tunon de petrolo.

Oni povas recikli: Paperon (jxurnalo, afisxoj, Plastikajxoj (boteloj...), Vitron (boletoj, glasoj...), Latusojn, kaj aliajxojn kiel bateriojn...

2006-08-06

LAKTORIZO - Kuiru


Ingrediencoj

1 taso da rizo
4 tasoj da lakto
4 kuleroj da sukero
citronsxelo
cinamo moligita
bastono de cinamo

Enfajrigi la lakton kun la cinambastono kaj la sukero. Kiam la lakto bolas aldoni la rizon kun la citronsxelo kaj kuiri en milda fajro, kirlante samtempe por ke ne gluigxu al la kaserolo.Demeti de la fajro kiam la rizo estas mola kaj ornami gxin surpulvorigante la cinamon .

Vere facile!